Willibubo Astoreto

nicht ernst gemeinte Einlage von Franz Knöferl anlässlich des 30-jährigen Jubiläums unseres Klubs. (Absichtlich in nicht korrektem Esperanto)

Salaton al ĉiuj

Salaton al ĉiuj, mi hofas, ke al vi iras sufiĉe bone ĝis nun. Mia nomo por la venontaj kelkaj minutoj estas Willibubo Astoreto. La nomo Willibubo signifas, ke mi estas la diligenta, ĉiam klopodanta lernobubo de la granda Willi Astor.Jes ja mi konfesas,, povas esti, ke lernobubo estas bavarismo aŭ germanismo malnova. Kaj Astoreto signifas, ke mi ankoraŭ estas malgranda Astor.

Nun mi ja ne nur estas la ĉiam klopodanta lernobubo de Astor, sed ni estas jam de jaroj tre bonaj amikoj. Willi jam plurfoje estis gasto en mia domo kaj loĝejo ofte eĉ li venis kun siaj aliaj geamikoj. Kaj tiam ni havas firman sidordon. Mi kun mia amikino tiam sidas sur la sofo kaj Willi kun siaj geamikoj sur seĝoj vidalvide en nia televidilo.

Mi ja proponis al li, ke li foje dum nia jubilea aranĝo  ion prezentu en Esperanto. Mi ne forgesis lin antaŭe informi pri ĉi-lingvo. Kaj mi eĉ diris al li, ke inteligentaj homoj Esperanton facile povas lerni dum semajnfino. Kaj  Astor respondis al mi, kara Willibubo vi eble pravas, ke Esperanton oni povas lerni dum semajnfino, sed sciu, ke ĝuste dum la semajnfinoj mi ĉiam havas plenan  programon, do nenion mi povos lerni dum semajnfino.  Mi do proponas al vi, lernu vi ĉi-tiun lingvon bone kaj tiam prezentu viajn stultaĵojn mem. Kaj do jen mi staras, mi Willibubo Astoreto. Kaj li aldonis gravan konsilon al mi.  Notu bone li diris. Estas komplete malmoderna diri, ke ion ajn oni povas lerni dum semajnfino. Ĉu vi vivas en  la pasinteco ?

Antaŭ dekoj da jaroj la majstroj diris al siaj lernobuboj. Buboj vi lernas nun por la  vivo. Sed en la nuna tempo oni lernas  dum la tuta vivo. Nun mi komprenis . Kaj tuj pensis paŝon pluen. Hieraŭ do oni lernis por la vivo. Hodiaŭ oni lernas dum la vivo.  Kaj estonte oni lernos eterne. Ha nun mi komprenas. Ĉu la eternaj komencantoj do estos la estonteco de la Esperanto-movado ?

Sed nun al mia temo: La utiloj de Esperanto kaj de Interreto.

Esperanto utilas tre bone, ekzemple kiam mi parolas al aliaj Esperantistoj. Sed ĉu vi scias, ke Esperanto ankaŭ povas utili kiam oni parolas ĝin al Ne – Esperantistoj.  Ekz. Oni povas ŝpari monon per Esperanto. Mi estis en Istambulo en la bazaro kaj  vendistoj per multaj lingvoj klopodis min konvinki pri iliaj multekostaj luksaj tapiŝoj.  Kaj mi ĉiam respondis en Esperanto, ke mi tute ne povas kompreni, pri kio ili  vortumas kaj refoje diris, ke mi nur komprenas la Internacian lingvon. Kaj kio estis  do utila en tiu afero ? Nu mia germana apudstaranto ne sukcesis fuĝi, sen aĉeti  multekostan tute ne bezonitan tapiŝon por 5000 gmk. Do per Esperanto mi do ŝparis 5000 gmk, ĉu tio ne estis utila ? Nu jes ekforirante mi aŭdis unu bazariston diri; kaj mi  100 %e certas, ke tiu estis germano.

Tute alia ekzemplo:  Esperanto povas savi ankaŭ foje laborlokon. Vi ne kredas ?  Iam mia ĉefo multvorte kaj energie volis al mi klarigi, kiel mi faru mian laboron. Mi  tiam diris en Esperanto: “Ĉefo vi estas pli stulta ol poto plena je fekaĵo!”. Li ne  komprenis kaj demandis min, kion tio signifas en lingvo, kiun ankaŭ li komprenas. Kaj  mi tradukis por li. “Das hat geheißen,  „Sie haben vollkommen recht und ich werde das in Zukunft auch so machen !“. Kaj kio, se vi karaj geaŭskultantoj estus miaj ĉefoj ? Nu, eble Esperanto tamen ne ĉiam utilas.

Kio estas komuna al interreto kaj Esperanto ? Nu ambaŭ faciligas la interkomunikadon. Lastatempe la komunikilo Interreto furoras ĉie. Do antaŭ unu jaro mia rusa amiko Valerij skribis al mi sian lastan helikan leteron. Li skribis “Willibubo,  estas ege enuiga kun vi korespondi, ĉar vi ne havas retaliron kaj helikan poŝton oni ja ne povas ĝisatendi. En mia lando eĉ ursoj kaj linkoj uzas la interreton por komuniki!” Vere mi iom hontis, ke mi el riĉa lando Germanio ankoraŭ ne havas interretaliron. Ankaŭ mia Nurenberga amiko Franko Frankonio ofte diris al mi:” Willibubo mi ne komprenas, ke vi ankoraŭ ne havas interreton. Per ĝi eblas ege,fakte fulmrapide komuniki!“ Nu jes finfine en Aprilo ĉi-jare mi ne plu kontraŭis kaj havigis al mi interretaliron. Mi ja ne volas honti antaŭ mi rusa amiko. Kaj vere per la reto eblas rapidege komuniki.

Ekzemple mi estas ŝatanto de pomkuko por la matenmanĝo. Kaj mi klopodis per interreto mendi pomkukon por matenmanĝo. Kaj mi sidiĝis antaŭ mia komputilo kaj skribis la URL on  ttt.tagmanĝo.ge  mi elektis el la bildoj pomkukon kaj per klako mendis. Poste mi malfermis mian pordon kaj kuŝis pomkuko antaŭ ĝi. Vere rapidege mi pensis. Nu vespere mia patrino demandis min, kiel gustis la pomkuko, kiun mi metis antaŭ via pordo. ?  Nu jes.bone.

Alian fojon retletero de mia rusa amiko Valerij, kiun tiu skribis je la 9a vespere atingis min jam 6 horojn antaŭe je la 3a posttagmeze. Vi ne kredas “Elprovu mem.!” Sed iel mi spertis, ke interreto havas eble la saman sorton kiel Esperanto. Nome kun homoj en aliaj urboj kaj landoj ĝi utilas bone, sed se mi uzas ĝin por komuniki al amikoj  en la tuj proksima vilaĝo mi foje dum 3 monatoj ne ricevas respondon. Ja ofte eĉ mi per telefono devas memorigi, ke estas mesaĝo en la retpoŝtprogramo de ies komputilo.

Nu jes tiel ankaŭ la interreto ne povas esti pli rapida ol helika letero.

Mi dankas al vi kaj esperas, ke miaj stultaĵoj ne nur estis finfine finita programero .

Do reen al la seriozeco! – Also, kommen wir zurück zum Ernst des Lebens!

Korege salutas!

Willibubo