prapatro

Wie der Stammvater der Bayern entstand (deutsche Version)

Kiel fariĝis la prapatro de la Bavaroj
Aŭtoro:                                 nekonata al la tradukinto
Traduko el la germana:  Josef Lechermeier, Ingolstadt

jub201202

Josef Lechermeier kaj asistanto Bobeo

Iun dimanĉon la Kara Dio promenis tra la arbaro.
Jen li vidis arbohakiston, kiu ĵus estis skulpte prilaboranta pecon de ligno. – Al li diris la Kara Dio:„Kion vi faras ĉi-tie?“
„Mi ŝatus skulpti homon.“
„Ja, nu, ĉu vi kredas, ke tiu homo povus vivi?“
„Nee, tio memkompreneble ne eblas. Alikaze oni ja devus enblovi al li la Dian spiron!“
Kaj ĉar la Kara Dio ĵus estis en plej bona dimanĉa humoro, li klinis sin malsupren al la lignobloko kaj enblovis al ĝi la Dian Spiron.
Tuj la lignobloko eksaltis kaj forkuris.
„Haltu, haltu! Tiu ja estas ankoraŭ tute nerabotita kaj neŝlifita!“

„Tio ne gravas, lasu lin kuri! – Tio estiĝu la prapatro de la Bavaroj!“