Munkenano en la ĉielo

Munkenano en la ĉielocanstockphoto0299538

Alois Hingerl, servisto numero 172 ĉe la Munkena ĉefstacidomo, plenumis komision kun tia hasto, ke li, suferinte apopleksion, falis teren kaj mortis.

Du anĝeloj trenis lin kun multe da peno en la ĉielon, kie Sankta Petro akceptis lin. Petro unue sciigis al li, ke ekde nun lia nomo estos ‚Anĝelo Aloisius’, transdonis al li harpon kaj konatigis lin kun la ĉiela tagordo:

„De la oka horo matene ĝis la dekdua horo tagmeze: jubiladi. De la dekdua horo tagmeze ĝis la oka horo vespere: kantadi ‚Hosianna‘.“

„Kion???“

„De la oka matene ĝis la dekdua tagmeze jubiladi; de la dekdua tagmeze ĝis la oka vespere kantadi ‚Hosianna‘!“

„Aha, mhm. – Nu, kiam mi ricevos ion por trinki?“

Vian Manna vi certe ricevos!“ – diris Petro, iom indigne, kaj lasis lin sola.

„Ho ve. – Tio fariĝos belege sengusta. – Kara mia, mi timas, ke mi tretis en fekaĵon! – ‘Jubiladi’, a-a-a-a! – Lin aŭskultu, ‚jubiladi‘ mi devus ĉi-tie supre… – Mi pensis, ke mi venas en la ĉielon…“

Dum li ankoraŭ tiel grumblis, li subite vidis anĝelon de la ‚ruĝaj biciklantoj‘ (germane ‚Rote Radler‘) alflugi lin, kaj tuj vekiĝis en li la malnova kolerego pri tiu ŝajna konkurenco surtera, kaj li alkriis la ruĝaj-biciklantoj-anĝelon:

„Ho, ĉu ankaŭ vi troviĝas ĉi-tie supre!? – Vi fiuloj mizeraj! – Kara mia, ja ne aperu ĉe mi! Alikaze vi … kaptos kelkajn…!“

Kaj por ĉiuj kazoj li donis al la ruĝaj-biciklantoj-anĝelo kelkajn fortajn batojn per sia sankta ĉiela instrumento. – Post tio li fartis signife pli bone, kaj li sidiĝis, kiel oni ordonis al li, sur nubo, kaj komencis jubili:

„Haalelujaaa – haalelujaaa – haalelujaaa – haleelujaaa!“

Anĝelo tute enpensiĝinta ŝvebis preter li.

„Hallo, Vi! – He! (fajfo) – Ĉu… ĉu Vi ne havas ‚Schmaizla‘? – Snuf-tabakon? Ĉu Vi havas nenion? Unu pinĉaĵon? – Venu, donu al mi!“

La enpensiĝinto nur rigardis lin tute perplekse, lispis nur – „Hosianna!“ – kaj forflugis.

 

„Ho, kia idioto estis nun tio? – Nu, do-do do vi ne havas snuf-tabakon, ĉu ne! – Se oni dece demandas, oni ja povas ricevi decan respondon! – Vulgara fripono, vulgara! – Anĝelo, osteca!“ – Kara mia, kiaj kanajloj troviĝas ĉi-tie supre! – A-a-a-a-a! Kion mi devas elteni!“

Kaj li residiĝis sur sia nubo!, kaj denove komencis jubili!, sed signife pli kolere!

 

„Haleluja! – ‚luja! – ‚luja, mi diras! – ‚zefiks-haleluja! – ‚luja!!

 

Li kriegis tiom, ke la kara Dio apude vekiĝis el sia tagmeza dormeto, kaj tute mirigite demandis:

„Kia krudulo estas tio?!“

Li tuj sendis anĝelon al Petro, tiu alrapidegis, kaj ili kune aŭskultis la anĝelon Aloisius ‚jubili‘…:

„’luja! – Saketon da cement‘-haleluja! – ‘luja, mi diras!“

Petro rapidege ekflugis kaj trenis la anĝelon Aloisius antaŭ la karan Dion. Tiu rigardis lin longe; poste li diris:

„Aha, Munkenano. – Nu, diru al mi, kial vi kriaĉas ĉie-tie supre tiel maldece?!“

Sed por tia demando Aloisius estis la malĝusta adresato. Tiu troviĝis tutmeze en la kolerego kaj nun ekkriis:

 

„Ho, kion ja kredas Vi? ĉar ni estas ĉi-tie en la ĉielo, tial… tial mi devus kanti kiel fringelo, ĉu? – Ĉu? – Kaj por trinki mi ricevus tute nenion? – Kara mia, ‚Manna‘, li diris, ‚Manna‘ mi ricevus! – Kara mia, foriĝu kun via ‚Manna‘! Tiun vi povas mem trinki, tion mi diras al vi! – Sed mi ne trinkos ‚Manna‘, por ke vi sciu! – Kaj kanti, tion mi tute ne faros! Mi ankoraŭ neniam kantis! Do ĉi-tie mi des pli ne kantas!“

„Petro“, diris la kara Dio, „tiu ne taŭgas por ni ĉi-tie. Nu, por tiu mi havas alian taskon: Li transdonu miajn Diajn konsilojn al la Bavara Registaro. Tiamaniere li venos ĉiusemajne unu- aŭ dufoje al Munkeno, kaj tiam la kara animo havos sian kvieton.“

Kiam Aloisius aŭdis tion, li estis videble feliĉa. Li tuj ricevis la unuan komision, leteron, kaj ekflugis kun ĝi. – Kaj kiam li subite sentis Munkenan teron sub la piedoj, li fartis, kvazaŭ li estus en la ĉielo.

Laŭ malnova kutimo, la vojo kondukis lin rekte al la ‚Hofbräu‘-domo, – kaj li retrovis sian kutiman sidlokon, – trovis ĝin neokupita, – kaj Kathi, la kelnerino, venis al li, – kaj li mendis bieron, – kaj li denove mendis bieron, – kaj li forgesis sian leteron kaj sian komision, – kaj li denove mendis bieron, – kaj ankoraŭ bieron, kaj ankoraŭ unu, – kaj tie li sidas ankoraŭ hodiaŭ.

Kaj tiel la Bavara Registaro atendas ĝis hodiaŭ vane la Diajn Inspirojn.

 

Verkinto de la originalo: Ludwig Thoma;

la version de Adolf Gondrell tradukis en Esperanton: Josef Lechermeier


Grafik: caraman, 2006-05-11