La „Nürnberger Rauschgoldengel“

La „Nürnberger Rauschgoldengel“

En la 17a jarcento vivis en Nürnberg vidviĝinta metiisto kun sia filineto. La sorto ne celis al li bonon. La filino malsaniĝis tre kaj mortis. Tiumaniere la metiisto perdis ĉion, kio ĝojigis lin sur la mondo. En sia doloro li retiris sin ĉiam pli kaj vivis nur ankoraŭ en memoro al feliĉaj tagoj en la pasinteco kaj malriĉiĝis tute.

Iun nokton montriĝis al li lia filineto kiel sonĝobildo por konsoli lin. Ŝi aspektis kiel anĝelo kun vastaj oraj flugiloj, vestita per kostumo de mezepokaj Nürnberganinoj. Tiu sonĝobildo restis tiel forte en lia memoro, ke li ekkopiis ŝin en ĉiuj detaloj kiel pupo.

El ligno li skulptis la kapon, farante al ĝi la vizaĝajn trajtojn de la mortinta infano.

El laminita latuna lado, „la Rauschgold“, li faris la riĉe falditan jupon, kronaspektan kufon kaj la vastajn flugilojn.

Amikoj, kiuj vizitis iun tagon la soliĝintan metiiston, vidis tiun kuriozan anĝelan pupon kaj ĝi plaĉis al ili tie bele, ke ili konsilis al la metiisto ĝin produkti en diversaj grandecoj kaj prezenti ilin sur Kristnaska foiro. Li plenumis tiun bonintencan konsilon kaj atingis per tiuj oraj anĝeloj, kiuj trovis grandan aprobon, denove grandan renomon kaj prosperon. Al ni ĉiuj donis tiu sonĝobildo restantan simbolon de la germana Kristnasko.


Grafik: bluemonster, 2014-01-25